Preĝoj de l’ Vizito - Preĝo de l’ Renkontiĝo (Munájátu’l-Liqá’) (#16056)

*[Ĉi tiu preĝo revelaciita de ‘Abdu’l-Bahá estas recitata ĉe Lia Tombo kaj ankaŭ uzata kiel persona preĝo.]
*Kiu humile kaj fervore recitas ĉi tiun preĝon, tiu plezurigos kaj ĝojigos la koron de ĉi tiu Servanto; estos kvazaŭ renkonti Lin vidalvide.

Estas Li la Plej Glora!
Ho Dio, mia Dio! Sindoneme kaj larmante levas mi la petegantajn manojn miajn al Vi kaj kaŝas mian vizaĝon en la polvo de Via Sojlo tro alta por la konado de la kleraj kaj la laŭdado de tiuj glorantaj Vin. Grace vidu Vian servanton, humila kaj senpretenda antaŭ Via pordo, per la rigardo de Via mizerikorda okulo kaj mergu lin en la Oceanon de Via eterna graco.
Eternulo! Estas li unu el la povraj kaj senpretendaj servantoj Viaj, ravita kaj insiste petanta Vin, kaptita en Via mano, fervore preĝanta al Vi, fidanta Vin, larmanta antaŭ Via vizaĝo, alvokanta kaj peteganta Vin, dirante:
Ho Eternulo, mia Dio! Havigu al mi Vian gracon por servi Viajn amatojn, fortigu min en mia emo servi al Vi, iluminu mian frunton per la lumo de l’ adorado en Via korto de l’ sankteco, kaj de preĝado en Via Regno de l’ majesto. Helpu al mi esti sindona ĉe la ĉiela enirejo de Via pordego kaj asistu min rezigni pri ĉio ajn ene de Viaj sanktaj terenoj. Eternulo! Donu al mi trinkon el la kaliko de l’ abnegacio; per ĝia robo min vestu, en ĝian oceanon min mergu. Faru min polvo sur la pado de Viaj amatoj kaj permesu, ke mi foroferu mian animon por la grundo nobligita per la paŝoj de Viaj elektitoj sur Via pado, ho Sinjoro de l’ Gloro en la Pleja Alto.
Per ĉi tiu preĝo alvokas Vin la servanto Via tagiĝe kaj dumnokte. Plenumu lian kordeziron, ho Eternulo! Iluminu lian koron, ĝojigu lian bruston, fortigu lian lumon por ke povu li servi vian Kozon kaj Viajn geservantojn.
Estas Vi la Donanto, la Kompatema, la Plej Malavara, la Graca, la Mizerikorda, la Indulga.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

